Falo de la Okcidenta Romia Imperio

Animated map of the Roman Republic and Empire
Animacia mapo de la Romia Respubliko kaj de la Imperio inter 510 a.K. kaj 530 p.K. Helbrune, Respubliko; viole, Imperio; helverde, Orienta/Bizanca Imperio; helblue, Okcidenta Romia Imperio.

La Falo de la Okcidenta Romia Imperio (nomita ankaŭ Falo de la Romia Imperio aŭ pli simple Falo de Romo) estis la procezo de malpliiĝo en la Okcidenta Romia Imperio en kiu ĝi malsukcesis plenumi sian regadon, kaj ties vasta teritorio estis dividata en nombraj sukcedantaj polis. La Romia Imperio perdis la fortojn kiuj estis antaŭe ebligantaj al ĝi plenumi efektivan kontrolon; modernaj historiistoj mencias faktorojn inklude la efektivecon kaj nombrojn de armeanoj, la sanon kaj nombrojn de la romia loĝantaro, la forton de la ekonomio, la kompetentecon de la Imperiestro, la religiajn ŝanĝojn de periodoj, kaj la efikecon de la civila administrado. Ankaŭ pliiĝanta premo fare de "barbaroj" ekster romia kulturo ege kontribuis al la falo. La tialoj de la falo estas ĉefaj subjektoj de la historiografio de la antikva mondo kaj ili informas multon el la moderna diskurso pri la malsukceso de la ŝtato.[1][2]

La deklino de la Romia Imperio, aludas al la historia periodo, kiam malaperis la Okcidenta Romia Imperio. La kutime akceptata dato estas la 4-a de septembro 476, kiam abdikis la lasta okcidenta imperiestro Romulo Aŭgustulo.

La esprimo estis uzita por la unua fojo en la 18-a jarcento de Edward Gibbon en fama eseo. Li tamen estis nek la unua, nek la lasta homo, kiu interesiĝis pri la kialoj de la disfalo de la imperio. Ĝi restas grava temo por universala historio, kaj estis studita kaj pliriĉigita de la laboro de multaj historiistoj.

  1. Ward-Perkins Bryan. The fall of Rome and the end of civilization. Oxford University Press 2005 (hardback edition). ISBN 978-0-19-280728-1 p. 1
  2. ekz. Why Nations Fail. Acemoglu D and Robinson JA. Profile Books (Random House Inc.) 2012. ISBN 978-1-84668-429-6. pp. 166–175

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search